Bonvenon

Dosiero LeguMin de OpenOffice.org 2.0

Por lastaj aktualigoj de ĉi tiu dosiero Legumin, rigardu http://www.openoffice.org/welcome/readme.html

Kara Uzulo

Ĉi tiu dosiero enhavas gravajn informojn pri ĉi tiu programo. Bonvolu legi ĉi tiujn informojn detale antaŭ ol komenci labori.

La OpenOffice.org Komunumo, respondeca por la disvolvo de ĉi tiu produkto, ŝatus inviti vin partopreni kiel komunuma membro. Kiel nova uzulo, vi povas ekzameni la retejon OpenOffice.org kun helpiga uzula informo je

http://www.openoffice.org/about_us/introduction.html

Ankaŭ legu la sekciojn malsupre pri envolviĝo en la projekto OpenOffice.org.

Notoj pri Instalado

Bezonoj de Sistemo:

Malfacilaĵojn pri startigo de OpenOffice.org (ekzemple aplikaĵoj haltas) kaj problemojn pri la ekrana vidigo ofte kaŭzas la pelilo de la grafika karto. Se tiaj problemoj okazas, bonvolu ĝisdatigi vian pelilon de la grafika karto, aŭ provu uzi la pelilon liverita kun via mastruma sistemo. Malfacilaĵojn vidigi tri-dimensiajn objektojn ofte povas solvi malŝato de la agordo "Uzi je OpenGL" sub 'Iloj - Agordoj - Aspekto - 3D aspekto'.

Vi povas instali OpenOffice.org 2.0 paralele de pli malnova versio de OpenOffice.org. Se vi poste elektos malinstali la pli malnovan version de OpenOffice.org, vi devos voki la instalan programon de la pli nova versio kaj elekti 'Ripari'. Ĉi tio certigas ke la nova versio estas korekte registrata en via sistemo.
Bonvolu noti ke kopiado kaj enmetado pere de la tondujo inter OpenOffice.org 1.x kaj OpenOffice.org 2.0 povus ne funkcii en la OpenOffice.org-a formato. Se tio okazas, elektu 'Redakti - Enmeti Specialan' kaj elektu alian formaton ol OpenOffice.org, aŭ tuj malfermu la dokumenton en OpenOffice.org 2.0.

Bonvolu certigu ke vi havs sufiĉan liberan memoron en la dumtempa dosierujo sur via sistemo kaj ke legaj, skribaj kaj rulaj atingaj rajtoj estas ceditaj. Fermu ĉiujn aliajn programojn antaŭ startado de la instalo.

Problemoj Dum Programa Komenciĝo per Gnomo

Se vi spertas startigajn problemojn pri OpenOffice.org (plej verŝajne uzante Gnomon) bonvolu malŝalti la median variablon SESSION_MANAGER en la ŝelo uzata por igi al OpenOffice.org starti. Tio eblas per aldono de la linio "unset SESSION_MANAGER" al la komenco de la skripto soffice, kiu troviĝas en la dosierujo "[office folder]/programo"

Ŝanĝado de Uzulinterfaca Tiparo

En OpenOffice.org vi povas ŝanĝi la tiparon uzatan por ekrana vidigo kaj por presado, anstataŭigante ĝin per alia tiparo jam instalita en via sistemo. Tion vi povas fari uzante la funkcion tiparan anstataŭigon. Iru tra 'Iloj - Agordoj - OpenOffice.org - Tiparoj' por aliri la tabelon de tiparaj anstataŭigoj.

Por ŝanĝi la tiparon de la uzula interfaco de OpenOffice.org, necesas anstataŭigi la defaŭltan tiparon "Andale Sans UI" per alia tiparo kaj ŝalti la agordon "ĉiam" por tiu anstataŭo.

Vidu la Helpon por OpenOffice.org por detala klarigo de la dialogo.

Fulmklavoj

Nur fulmklavoj (klavaj kombonaĵoj) neuzataj de la mastruma sistemo estas uzeblaj en OpenOffice.org. Se klava kombinaĵo ne funkcias kiel priskribita en la Helpo, kontrolu ĉu tiu kombinaĵo jam estas uzata de la mastruma sistemo. Por solvi tiajn konfliktojn, vi povas ŝanĝi la klavojn atribuitajn de via mastruma sistemo. Alie, vi povas ŝanĝi preskaŭ iun ajn klavan atributon en OpenOffice.org. Por plia informo tiutema, vidu la Helpon de OpenOffice.org aŭ de via mastruma sistemo.

Dosiera ŝlosado

En la defaŭlta agordo, dosiera ŝlosado estas ŝaltita en OpenOffice.org. Por malŝalti ĝin, necesas atribui la respektivajn mediajn variablojn SAL_ENABLE_FILE_LOCKING=0 kaj export SAL_ENABLE_FILE_LOCKING. Tiuj variabloj jam estas ŝaltitaj en la skripto soffice.

Averto: La ŝaltita trajto dosiera ŝlosado povas kaŭzi prolemojn ĉe Solaris 2.5.1 kaj 2.7 kun Linuksa NFS 2.0. Se via sistema medio havas tiujn variablojn, ni forte rekomendas ke vi evitu uzi la trajton dosieran ŝlosadon. Alie, OpenOffice.org haltos kiam vi provos malfermi dosieron el NFS-a dosierujo de Linuksa komputilo.

Uzita/Modifita Fontkodo

Partoj kun Kopirajto 1998, 1999 James Clark. Partoj kun Kopirajto 1996, 1998 Netscape Communications Corporation.

Ekokupiĝi

Via aktiva partprenado tre helpos la evoluigon de ĉi tiu grava libera programara projekto.

Kiel uzulo, vi jam estas valora parto de la evoluiga procedo de la programaro, kaj plaĉas al ni kuraĝigi vin preni eĉ pli aktivan rolon cele al fariĝi longdaŭra kontribuanto al la komunumo. Bonvolu aliĝi kaj rigardi la uzulan paĝon ĉe: http://www.openoffice.org

Registrado

Bonvolu disponi al vi iom da tempo por plenumi la minimuman Produktan Registran procedon kiam vi instalas la programaron. Kvankam registri estas nedevige, ni kuraĝigas vin registri, ĉar la informo ebligas al la komunumo fari eĉ pli bonan programaron kaj rekte pritrakti la bezonojn de uzuloj. Per ĝia Privateca Politiko, la Komunumo de OpenOffice.org strebas protekti viajn personajn datumojn. Se vi evitis la registradon dum instalado, vi povas reveni kaj registri je iu ajn tempo ĉe http://www.openoffice.org/welcome/registration20.html

Uzula Ekspertizo

Troviĝas Interrete uzula Opinisondo. Ni kuraĝigas vin plenumi ĝin. La rezultoj de la Uzula Opinisondo helpos al OpenOffice.org moviĝi pli rapide atingi novajn nivelojn krei la venontan generacion de oficeja programaro. Per ĝia Politiko pri Privateco, la Komunumo de OpenOffice.org diligente strebas sekurigi viajn personajn datumojn.

Raporti Erarojn kaj Problemojn

La retejo de OpenOffice.org gastigas al IssueZilla, nia metodo raporti, spuri kaj solvi cimojn kaj problemojn. Ni kuraĝigas ĉiujn uzulojn senti rajtigitaj kaj bonvenaj raporti problemojn, kiuj eble okazas sur via platformo. Vigle raporti problemojn estas unu el la plej gravaj kontribuoj, kiujn la uzularo povas fari al la daŭra evoluigo kaj plibonigo de la programaro.

Aboni

Jen kelkaj retpoŝtaj listoj de la Projekto al kiu vi povas aboni ĉe http://www.openoffice.org/mail_list.html

Aliĝi al unu aŭ pluraj Projektoj

Vi povas fari grandajn kontribuojn al ĉi tiu grama malfermfonta projekto, eĉ se vi havas limigitan programaran dezajnan aŭ kodigan sperton. Jes, vi!

Je http://projects.openoffice.org/index.html vi trovos projektoj de Lokaĵigo, Portado kaj Grupvaro al kelkaj vere kernaj kodigaj projektoj. Se vi ne estas programanto, provu la Dokumentan aŭ la Merkatan Projekton. La OpenOffice.org Merkata Projekto aplikas kaj gerilajn kaj tradiciajn komercajn teknikojn por surmerkatigi malfermfontan programaron, kaj ni estas farantaj tion trans lingvaj kaj kulturaj barieroj, do vi jam povas helpi disfamigante la vorton kaj rakontante amikon pri ĉi tiu oficeja pakaĵo.

Vi povas helpi per aliĝo al la Venda Reto de Komunikoj kaj Informoj jen: http://marketing.openoffice.org/contacts.html kie vi povas provizi punktan komunikan kontakton kun la gazetaro, medio, ŝtataj agentejoj, konsultistoj, lernejoj, Linuksaj Uzulaj Grupoj kaj disvolvantoj en via lando kaj loka komunumo.

Uzula Subteno

Por helpi pri la OpenOffice.org 2.0 oficeja pakaĵo, rigardu al la arĥivoj por trovi demandojn jam responditajn en la dissendolisto 'users@openoffice.org' je http://www.openoffice.org/mail_list.html. Alternative, vi povas ensendi viajn demandojn al users@openoffice.org. Rememoru por subskribi al la listo por ricevi retpoŝtan reagon.

Ankaŭ kontrolu la respondara sekcio je http://user-faq.openoffice.org/.

Maniero por Komenci

La plej bona maniero por ekkontribui estas por subskribi al unu aŭ pluraj el la dissendolistoj, spektu dum periodo, kaj iom post iom uzu la retpoŝtajn arĥivojn por alkutimiĝi vin mem kun la multaj el la temoj kovritaj ekde kiam la fonta kodo de OpenOffice.org estis liberigitaj tiam dum oktobro 2000. Kiam vi estas komforta, ĉio kion vi bezonas fari, estas sendi retpoŝtan mem-prezento kaj simple ensalti. Se vi konata kun Malfermfontaj Projektoj, inspektu nian liston de Farendaĵoj kaj vidu ĉu ekzistas io kun kio vi ŝatus helpi. http://development.openoffice.org/todo.html.

Ni esperas ke vi ĝoju labori kun la nova OpenOffice.org 2.0 kaj kuniĝu kun ni interrete.

La OpenOffice.org-a Komunumo